Nederlanda Esperanto-Junularo

Ni estas la nederlanda asocio por kaj de junuloj kaj junaj plenkreskuloj kun intereso pri Esperanto.

NEJ estas la Nederlanda Esperanto-Junularo kaj estis fondita en 1965. Kiel NEJ ni regule organizas Esperanto-rilatajn aktivaĵojn en Nederlando. Ni faras tion por junaj nederlandanoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, sed ankaŭ por junaj Esperanto-parolantoj, kiuj volas konatiĝi kun Nederlando.

Unu el la plej agrablaj aferoj, kiujn oni povas fari per Esperanto, estas uzi la lingvon kun homoj el aliaj landoj. Tiel oni povas sperti, ke Esperanto vere funkcias. Tial ni multe kunlaboras kun Esperanto-parolantoj el Germanio, Belgio, Francio kaj multaj aliaj landoj. Ankaŭ nederlandaj Esperanto-parolantoj ofte partoprenas eksterlandajn aktivaĵojn. Vintre en Germanio aŭ Pollando, printempe en Belgio aŭ Italio, kaj somere estas multaj Esperanto-festivaloj en interalie Hungario kaj Slovakio. Ĉiujare en la aŭtuno estas la vico de NEJ organizi internacian renkontiĝon en Nederlando, nian aŭtunan semajnfinon KKPS.

Tutmonde la diversaj landaj Esperanto-junularaj asocioj estas kunigitaj en la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). TEJO ĉiujare organizas la Internacian Junularan Kongreson (IJK), kiu ĉiujare okazas en alia lando aŭ eĉ alia kontinento.

Kiel NEJ ni ofertas diversajn okazojn por lerni Esperanton. Krome, NEJ-membroj ricevas rabatojn ĉe eventoj de NEJ kaj de Esperanto Nederland. Ĉu vi volas iĝi membro de NEJ? Tiam plenigu nian aliĝilon. Ĉu vi unue volas scii pli pri Esperanto aŭ ĉu vi havas demandojn al NEJ? Tiam ne hezitu kontakti nin.

Vi povas legi nian statuton ĉi tie.

Estraro

Jen la nuna estraro por la periodo 2025-2026, elektita je la 29-a de novembro 2025:

Kontakto

Vi povas sendi al ni retmesaĝon per info@esperantojongeren.nl. Krome ni havas Discord-servilon, Telegram-kanalon kaj YouTube-kanalon.