Pri NEJ

Nia asocio

NEJ estas mallongigo de Nederlanda Esperanto-Junularo (aŭ Nederlandse Esperanto-Jongeren: Nederlandaj Esperanto-Junuloj). Kiel NEJ ni regule organizas eventojn pri Esperanto en Nederlando. Ni faras ĉi tion por nederlandaj junuloj, kiujn interesas Esperanto, kaj por Esperanto-junuloj, kiuj volas ekkoni Nederlandon.

Unu el la plej agrablaj aferoj organizataj de ni estas paroli Esperanton kun homoj eksterlandaj. Ja tiel oni spertas, ke Esperanto funkcias. Tial ni kunlaboras kun esperantistoj el Germanio, Belgio, Francio kaj multaj aliaj landoj. Krome nederlandaj esperantistoj vizitas eksterlandajn eventojn. Vintre al Germanio aŭ Pollando, printempe al Belgio aŭ Italio, kaj somere okazas multe da esperanto-renkontiĝoj en interalie Hungario kaj Slovakio. Ĉiujare en la aŭtuno estas la vico de NEJ organizi internacian renkontiĝon en Nederlando: la Klaĉ-Kunveno Post-Somera.

Mondskale la diversaj landaj esperantistaj junularaj asocioj estas kunigitaj en TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). TEJO ĉiujare organizas mondan junularan kongreson, kiu ĉiujare okazas en alia lando aŭ­ eĉ mondparto.

Kiel NEJ ni ofertas plurajn okazojn lerni esperanton. Krome NEJ-membroj ĝuas rabaton de kotizoj por eventoj organizataj de NEJ kaj por tiuj, kiujn organizas Esperanto Nederland (la pli aĝa asocio). Se vi volas iĝi membro de NEJ, bonvolu plenigi la formularon en nia membriĝilo. Se antaŭ­ ol decidi vi volas scii pli pri Esperanto aŭ vi havas demandojn pri NEJ, ne hezitu kontakti nin.

Estraro

Jen la nuna estraro de la oficjaro 2020-2021

Spencer van der Meulen
Prezidanto

Rogier Huurman
Kasisto

Robin van der Vliet
Sekretario

Agata Cichocka
Reta varbado

Joost Franssen
NEJ-tagoj

Vi povas skribi al ni per retpoŝto ĉe nej@junularo.nl, aŭ aliĝi al babilejo en Telegram ĉe nl.telegramo.org.

 

 

Por antaŭaj estraroj, vidu nian historion.